Kiel bela la junaĝo, kiu fuĝos de ni plue, Kiu volas, gaju ĝue! pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Vidu, Bakĥo kaj Ariadna, belaj, sin amantaj flame, ĉar la trompa temp' tirana fuĝas, ĉiam kunas ame. Nimfoj kaj ceteraj, same vigle gajas plu kaj plue; kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Kaj la gajaj satiretoj, nimf-amantoj, jen, senĝene en la grotoj, arbaretoj embuskadas centpostene, aŭ, de Bakĥa varmo plene faras feston plu kaj plue; kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Tiuj nimfoj ja ne plendas pri la ruzaj am-stimuloj, kontraŭ Amo sin defendas nur kruduloj, sendankuloj. Miksiginte, en plezuroj ili festas plu kaj plue; kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Kaj jen, sur azeno sia, bela ŝarĝ' Sileno venas, olda, gaja kaj ebria, li de gras' kaj jaroj plenas, ja rekt-stari vane penas, sed jubilas plu kaj plue; kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Sekvas Midas: ŝanĝ' al oro tuj post lia tuŝ' eventas. Kiom taŭgas la trezoro, se la hom' ja ne kontentas? Kaj ĉu dolĉon oni sentas soifante plu kaj plue? kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Orelstreĉu bone ĉiu! Paŝton sur morgaŭ' forlasu, nun ni, aĝaj, junaj kriu, inoj, viroj, ĝojon ĉasu, ĉiu trista pens' forpasu, kaj ni festu, plu kaj plue, kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Junaj damoj kaj amantoj, vivu Bakĥo kaj Amoro, kaj muziko, dancoj, kantoj! Ardu de dolĉec' la koro. Nek laciĝo, nek doloro! Kiel estas, estu plue, kiu volas, gaju ĝue, pri l' morgaŭ' ne certas saĝo. Kiel bela la junaĝo, kiu fuĝos de ni plue... |